Kongresejo kaj loĝado

La kongreso okaziĝos en la sidejo de UGT-Andaluzio, situanta en la strato Blas Infante. Tio estas facile atingebla kvartalo, buse aŭ metroe, plena je aktiveco kaj multe da proksimaj loĝejoj.

La sidejo de UGT-Andalucía troviĝas 4 minutojn piede de la metrostacio Parque de los Príncipes. Sevilo disponas modernan metroon, adaptita por personoj kun movkapabla handikapo kaj alirebla sen bezono de bileto se oni havas kreditkarto aŭ debetkarto kun EMV Contactless teknologio. Pro tio, en la paĝo Loĝado ni listas restadejojn proksimajn al metroo.

Ni rekomendas al vi rezervi restadejon kiel eble frue!

Aerfotografio de la universitata areo “Pirotecnia” de Sevilo

Universitata antaŭkongreso

La du tagojn antaŭ la kongreso (10-a kaj 11-a de oktobro) okaziĝos universitata antaŭkongreso senpage alirebla, orginizata de Civiencia. Ĝi okaziĝos en la Filologia kaj Psikologia Fakultatoj, kaj ĝuos la partoprenon de abunda internacia grupo de prelegantoj:

  • Bengt-Arne Wickström (Germanujo)
  • Daniel Cascado Caballero (Hispanujo)
  • David Gálvez Ruiz (Hispanujo)
  • Duncan Charters (Unuiĝinta Reĝlando)
  • Francesco Maurelli (Germanujo)
  • Jorge Antonio Leoni de León (Kostariko)
  • Keyhan Sayadpour (Irano)
  • Kimura Goro Christoph (Japanujo)
  • María Luisa Soriano González (Hispanujo)
  • Nina Danylyuk (Ukrainujo)
  • Philippe Planchon (Francujo)
  • Radojica Petrovic (Serbujo)
  • Renato Corsetti (Italujo)
  • Vicente Manzano-Arrondo, Viko (Hispanujo)
  • Zahra Karimi (Irano)

Legu pli, inkluzive ties aktualigitan programon, en ties oficiala TTT-ejo.

Ĝuu Sevilon

Ni rekomendas al vi la multlingvan TTT-ejon Visita Sevilla, kie vi trovos valoran informon pri vojaĝpretado, vizitindaj lokoj, kuirarto, ktp. Vi ankaŭ povas elŝuti la subajn broŝurojn (bedaŭrinde nur haveblajn en la hispana):

Fotografio de la placo “Plaza de España”